Honore al Adam Lindsay Gordon
de
Franciska Toubale
La unua
seminario organizita de la Viktoria Esperanto Federacio por la jaro 2006
fariĝis homaĝo al la Ałstralia poeto , Adam Lindsay Gordon, pro la longdałra
entuziasmo kaj admiro de nia membro, John Adams
John
opinias ke la nomo de Adam Lindsay Gordon havas sian lokon apud tiuj de
Banjo Paterson ał Henry Lawson kaj fondis kune kun la historiisto de la
Brighton tombejo, Travis Sellers, the Adam Lindsay Gordon Rememorigan
Komitaton, kiu donis al si la taskon organizi ĉiujaran memorceremonion pri
la morto de la poeto, la 24an de junio 1870
Favora
koincido estis ke la « Champions » muzeo en la Federacio Placo en Melburno
ĝuste je la sama periodo proponis ekspozicion de pentraĵoj pri
ĉevalkonkursoj en la kamparo kaj deziris lałnĉi la libreton de doktoro Helen
W.Kinloch pri « Adam Lindsay Gordon- la ĉevalrajdanto kaj la poeto ».
Ĉiuj tiuj
projektoj kuniĝis en unu memorinda tago.
Grupo de dek
kvin esperantistoj renkontiĝis je la 10a matene en la fama melburna
rendevuejo : la horloĝoj de la Flinders stacidomo. Malgrał ał pro la
malvarmeco , ĉiu energie piediris al la statuo de Adam Lindsay Gordon ,skulptita
de Paul Raphael Montford, apud la ŝtata parlamento, metis du korbojn da
floroj je la piedo de la statuo kaj komencis blovi sapbobelojn en ĉiuj
direktoj , memore al liaj famaj versoj :
« La vivo estas ĉefe ŝałmo kaj
bobelo,
Du aĵoj staras
kiel ŝtono
Afableco por alies
zorgoj
Kuraĝo por siaj
propraj »
Tiam John donis al ni informojn
pri la vivo kaj la personeco de Adam Lindsay Gordon.
Pro tio ke la programo estis bone
disvastigita per la ABC radio kaj per la ĵurnalo « The age » venis kelkaj
homoj , kiujn alparolis la aktoro Geoff Dening, nia akompananto dum la tuta
tago . Ankał scivolemaj preterpasantoj interesiĝis pri la okazaĵo.

(above) Heather Heldzingen kaj Lez Farkas blovas bobelojn
La babilemaj esperantistoj povis
ĝiskontente babili dum tagmanĝo en la Federacio Placo tiel forgesante la
trablovon.
En la posttagmezo , dum la plenkreskuloj individue
vizitis la muzeon « Champions » , la infanoj ał blovis gigantajn sapbobelojn
ekstere ał konstruis ĉevalojn per kartono kun la celo uzi ilin en la ombro
de lampo. Poste prelegis profesoro Chris Wallace Crabbe, deklamis Geoff
Dening kaj prezentis sian libreton doktoro Helen W Kinloch.
Ni travivis informplenan tagon en
ĝoja etoso. La pozitiva flanko de tiu evento estas ke la esperantistoj ne
restis inter si , sed intermiksis kun la admirantoj de Adam Lindsay Gordon.
Koran dankon al John Adams , la
organizanto de la programo. Mi lasas al li la plezuron prezenti al ni lian
ŝatatan poeton, Adam Lindsay Gordon.
Special thanks to Franciska
Toubale and the U3a Melbourne Club of Henry Broadbent for their patience in
correcting my errors.
ADAM LINDSAY
GORDON EN ESPERANTO
Antaŭe la poetoj estis
idoligitaj kiel herooj, sed hodiaŭ ni rekonas poeton per lia bona poezio.
Gordon postvivis ĉi tiuj ŝanĝjoj de pli ol cent jaroj kaj estas nun rekonata
kiel kaj heroo kaj verkisto de bona poezio.
La Aŭstralia nacia
poeto devenas de Skota Bienulo, li naskiĝis sur Portugala grundo en la
Acoroj kaj estis sendita en Anglujon. Ĉar li tiom embarasis siajn gepatrojn
per sia senbrida konduto kaj per siaj rilatoj kun kanajloj kaj Ĉevalvetantoj,
ke ili ne povis iel ajn toleri lin kaj sendis lin al la Kolonioj, al Suda
Aŭstralio kun leteroj cele lin prezenti al la bienuloj, de tiu Ŝtato.
Gordon alvenis apud
Adelajdo Haveno en la dek kvara de Novembro mil ok cent kvindek tri. Li
ignoris la leterojn de prezentado kaj aliĝis al la Suda Aŭstralia Polica
rajdanta Polico. Li pasigis du jarojn en la rajdanta polico plejparte en la
polica kazerno en Penola. En tiu tempo granda aktiveco okazis en Suda
Aŭstralio ĉar oro estis malkovrita en Viktorio. La havenoj de Adelajdo, Robe
kaj MacDonnell Urbo fariĝis vojaĝfinoj por la enmigrantoj kiuj elektis eniri
Aŭstralion tra la havenoj de Adelajdo, Robe kaj MacDonnell urbo por eviti la
pagon de imposto, trudita al orministoj en Viktorio. La ministoj surteriĝis
en Suda Aŭstralio kaj marŝis tra veprejo, dezerto kaj arbaro al la Viktoria
orkampoj.
Elveninte el la
fumaj, malpuregaj, densegaj anglaj urbegoj, Gordon alfrontis puran aeron,
brilajn klarajn ĉielojn, stelajn noktojn kaj strangajn vegetaĵarojn kaj
bestojn kiuj ŝanceliĝis liajn sentojn. Gordon havis mallongan vivon.
du dek jarojn en Anglujo kaj preskaŭ dek sep jarojn en Aŭstralio. Gordon dum
tiuj dek sep jaroj ĉiam esperis akiri sufiĉe da mono por reiri al Anglujo,
sed liaj poemoj grade komencis respeguli la fruan Aŭsralianan spiriton.
Gordon estis en la
koro puritano. En lia menso estis absoluta diferenco inter bona kaj malbona,
la postvivo de savo eterna aŭ damniĝo eterna, la signifo de la vivo kaj
ankaŭ li dubis pri la kialoj por mortigi bestoj pro sporto. Disaj tra liaj
poemoj estas etaj predikaĵoj pri virta vivo.
Gordon havis neniun
ideon kial administri sin financojn, sed kaŝis sian teruran financan staton
de sia edzino por ne maltrankviligi ŝin tamen ŝi devis scii. Unue,
Gordon kare vivis, sed poste li devis prunti monon de siaj amikoj.
Gordon estis bonega
rajdanto de konkursĉevalo en saltkurado kaj estis la heroo de sia tempo en
la konkursomondo, pro siaj multaj venkoj. En la deka de Oktobro mil okcent
sesdek ok li gajnis tri saltkuradojn en unu posttagmezo. Multaj faloj el
ĉevaloj rezultis en kapaj kaj brustaj vundoj, kiam la sola kuracado estis
ripozi.
Gordon havis
melankolian inklinon kaj li fariĝis pli kaj pli depremita post sia lasta
malbona falo en Marto de la jaro mil okcent sepdek pro kapaj vundoj. Lia
sola infano, nomita Annie, mortis en la jaro mil okcent sesdek ok je la aĝo
de dekunu monatoj.
Gordon estis
informita pri heredaĵo en Skotlando kiun li esperis ricevi sed la posedaĵo
estis donita al alia parenco. Je la dudek tria de Junio mil okcent
sepdek la eldonisto de Gordon donis al li kalkulon por lia libro Kamparaj
Baladoj kaj Galopantaj Rimoj kiun li ne povis pagi. Frue la sekvantan
matenon li kisis sian dormantan edzinon, kaj eliris la domon kun sia pafilo.
Li iris al la Hotelo Marine en Brighton kaj frapis sur la pordon sed la
hotelestro dormis. Li rekomencis sian piediron al la marbordo. Kiam oni
trovis lin tie li estis pafinta kuglon tra sia buŝo. Estis unu Ŝilingo en la
ĉapelo apud li. Lia tuta havaĵo.
La saman matenon la
libro de Gordon estis en la librovendejoj.
Gordon estis
idoligita ĝis proksimume mil naŭcent tridek.
Lia populareco iom
post iom malaperis
ĝis hodiaŭ.